Soneto pri la arkitekto
Walter Gropius - la arkitekto 
kreis Bauhaus - speco funkcia 
klare estis kontraŭnazia 
tial meritis por protekto 

nun ĉiuj germanoj lin ŝatas 
ankaŭ lian arkitekturon 
verko ne bezonas aŭguron 
ĉar kun pasinteco rilatas 

arta mondo antaŭen iras
domoj vitraj estas malpezaj 
kaj neniu pri tio miras 

tombejoj ankaŭ pligrandiĝis 
efektoj ne estas aprezaj 
ĉar homaro diferenciĝis  
Zuriko, la 15an de majo 1996