Soneto pri diversaj frontoj
inter multaj diversaj frontoj 
la sola homo malreviĝas 
kaj ĉeokaze malpuriĝas 
dum alvenas multegaj hontoj 

ekzemple en Esperantio 
batalas ofte kun fervoro 
sektoro kontraŭ diasporo 
oni povas diri hantio 

kiu mem estas emigranto 
tiu devas zorgi pri digno 
ankaŭ en sfero Esperanto 

ĉion opinias ekspertoj 
ankaŭ kun esperanta signo 
homo perdiĝas en ofertoj 
Zuriko, la 29an de majo 1996