Soneto survoje al venko
Ruĝa Armeo liberigis 
Pollandon - tio estas vero 
kiu ligiĝas kun kolero 
ĉar sovetoj polojn premigis 

la plej mallonga venka vojo 
gvidis de vilaĝo Lenino 
al germanĉefurbo Berlino 
kun Stalin kaj katjuŝa bojo 

kiu miksas krimosistemojn 
kun heroeco de soldatoj 
tiu certe misuzas lemojn 

post milito ĉiuj konstruis 
patrujojn ankaŭ apostatoj 
kaj ĉiuj komunformojn ĝuis  
Zuriko, la 8an de majo 1996