Soneto kun deviga sono
mi fumis mi maĉis tabakon 
krom tiu gusto nikotina 
estis nur odoro toksina 
mi havis ne voĉon sed krakon 

dank' al Tomek Hopfer mi ĉesis 
fumadon de tago al tago 
decido tute sen imago 
venis kaj min sano karesis 

mi dankas al lia spirito 
ĉar li mortis - malkurantoj 
vivas ankoraŭ kun profito 

por ĉiu de ni iam sonos 
sonorilo kaj poste hantoj 
silentos - mortkaŭzojn ne donos 
Zuriko, la 11an de junio 1996