Soneto - kio post mil jaroj?
mi skribis duonjare milon 
da sonetoj - ĉu estas multe? 
mi sentas min iom okulte 
tamen mi trovis propran stilon 

alilingve milon - kalkulu 
tago post tago - temprabato 
ankaŭ monato post monato 
semajnajn rezultojn kumulu 

sufiĉe ofte mi pripensas 
por kiu mi skribas sonetojn 
kial mi penon malkompensas? 

post mil jaroj en ĉielzono 
"oni citas viajn sekretojn 
sur Tero certe laŭ bezono" 
Zuriko, la 16an de junio 1996