Soneto pri pelvo de lento
malalta kaj kun larĝa kapo 
milda infaneca rigardo 
komence impresa malardo 
parolema je pacetapo 

li portis foruzitajn botojn 
oni taksas mastron laŭ ŝuoj 
ĉu en ili troviĝas truoj 
oni montras pri tio fotojn 

li diris "mi estas dekstrulo" 
ne menciante pri kialo  
aspektis kiel mizerulo 

ekestis unika evento 
de maldekstruloj pro fatalo 
li ricevis pelvon de lento 
Zuriko, la 18an de junio 1996