Soneto pri poezisago
poeto devas elektadi 
inter parolo kaj silento 
malvole aŭ kun ĉarma sento 
por si mem decidon persvadi 

kun siaj propraj opinioj 
eniras al legantanimo 
kun konvinko ankaŭ intimo 
je amaroj kaj ironioj 

okazas ke eĉ kontraŭ ĉiuj 
flugas la poezia sago 
ofte alvenas al neniuj 

trapikas malprofundan maron 
punigita per troimago 
tre rare atingas altaron  
Zuriko, la 21an de junio 1996