Soneto pri konsilantaro
por unuiĝinta Eŭropo 
mi estas kun kumunaj celoj 
kaj paco sub rondo de steloj 
je bluo kun mora multopo 

sed ne sub la germana trudo 
ĉar sufiĉas ĝisnunaj spertoj 
mi ne kredas pri pacofertoj 
de germanoj laŭ miaj studoj 

miaj la plej bonaj amikoj 
loĝas ĝuste en Germanio 
eĉ multaj kun nazimetrikoj 

kaj ĝuste pro tio amaro 
ĉar aspektos je ironio 
sekureca konsilantaro 
Zuriko, la 25an de junio 1996