Soneto pri velpapilio
arto ŝanĝiĝas al realo 
akvo aspektas faldigita 
kaj vertikale sulkigita 
lumombre kun ĉiu detalo 

la tuta kadro estas firma 
meldekstre supre kun omega 
velon trairas lumo rega 
per koda metaforo ŝirma 

estas ankoraŭ malgrandaĵoj 
kiuj decidas pri navigo 
kun horizontaj enigmaĵoj 

sub topo flago de nacio 
en kiu ĝuste estas ligo 
kun momentoj de inercio 
Zuriko, la 15an de julio 1996