Soneto je la forta fluo
pro forta fluo ni ne haltis 
ĉar estis tro malforta vento 
tamen laŭ policista sento 
ni intence ilin ekzaltis 

ili kuris sur bordo vane 
kaj ni navigis kontraŭleĝe 
afero aspektis sieĝe 
kaj precize kontraŭdogane 

finfine ni haltis ĉe bordo 
iu intertempe klarigis 
policistojn pri naturordo 

ili afable nin kontrolis 
kaj motorojn havi devigis 
ni pri tio aŭdi ne volis 
Zuriko, la 22an de julio 1996