Soneto gaste ĉe hungaroj
Domo de Hungar-Mezmontaro 
estas per nebulo kovrita 
ne staras sed estas pendita 
inter ĉielo kaj arbaro 

homoj estas ege gastemaj 
volonte helpas ĉe aĉetoj 
parolas pri kuirsekretoj 
kaj pri siaj kazoj dilemaj 

pejzaĝo aspektas svisie 
malantaŭ turo staras muro  
ĉio aspektas historie 

post montoj venas valaj formoj 
kun Budapeŝto en aŭguro 
por junuloj en uniformoj 
Zuriko, la 25an de julio 1996