Soneto pri sukcesokaŭzo
l' vorto "sukceso" ne ekzistas 
anstataŭas ĝin vort' "laboro" 
mia avo en ĉielmoro 
eterne pri rido insistas 

tiu kiu nun tro laboras 
tute ne atendas kompaton 
sed sufiĉe grandan rabaton 
per kiu li pli bone voras 

kiu kredas pri altruismo 
tiu povas esti ridinda 
nun regas frosta realismo  

tiu kiu aliajn trompas 
ĝuste li estas sukcesinda 
kaj sian personecon pompas 
Zuriko, la 3an de julio 1996