Soneto kun tempestvetero
verdaĵoj jes sur ĉiuj bordoj 
de akvo elstaras arbaro 
ie kaŝiĝis loĝantaro 
ni navigas al Feraj Pordoj 

venas tempesto - al haveno 
ni ĝustatempe ne alvenos 
kaj tondrojn sur fluo eltenos 
ekestas veterabomeno  

en Donaszekcsë oni fermis 
ĉiujn vendejojn kaj manĝejon 
pluvoza vidindaĵo termis 

en Mohács etoso kermesa 
mi volas viziti preĝejon 
ĉiam rapida ago stresa 
Zuriko, la 31an de julio 1996