Soneto pove kio estus
pripensu tute serioze 
kio estus se nun revenus 
tempoj de tiam kiuj ĝenus 
nin per formo metamorfoze 

la verkistoj de "Nuntempeco" 
skribus pri unu kolonelo 
de kiu unu bagatelo 
sur stratoj flugus enueco 

socrealistaj skribaĉuloj 
ŝanĝigitaj al novonduloj
povus skribi nur pri laboro 

kaj senlaborula hororo 
tute fore de novriĉuloj 
emus protesti laŭ postuloj 
Zuriko, la 5an de julio 1996