Soneto pri delira bruo
unue piroteknikaĵoj 
petardoj kaj krio de plebo 
je flama al ĉielo strebo 
finfine bongustaj manĝaĵoj 

mi ne eltenos lumpetoson 
eĉ fermitaj fenestroj vibras 
kaj cerbo bonajn pensojn kribras 
tute mi eniris kaoson 

bedaŭre ni ne forveturis 
al vilaĝo laŭ nia plano 
kun kiu pigreco konkuris 

mi rigardas sovaĝajn hordojn 
kaj servilulojn de satano 
blasfemante tiujn distordojn 
Zuriko, la 6an de julio 1996