Soneto je danuba vago
kiel longe daŭras ĉarmiĝo 
pri tiu eksterordinara 
rivero por mondo elstara 
pro multkultura adaptiĝo 

Jerzy Szkutnicki iam fotis 
nian danuban aventuron 
akvon bordon kampon kaj turon 
kaj mi ĉion l' plej gravan notis 

tiam mil naŭcent sepdek duan 
ne ĉio estis evidenta 
kaj havanta temon kongruan 

"protekto super la naturo 
jen tempa devigo" prudenta 
slogano ekestis aŭguro 
Zuriko, la 9an de julio 1996