Soneto apud venonteco
sin apogis sur Judah-roko 
aŭ sur sarkofago romia 
mieno iom nostalgia 
sed ne de tiama epoko 

interne io okaziĝis 
alvenis indiferenteco 
en grupo tamen en soleco 
mi sentis ke vivo ŝanĝiĝis 

okuloj antaŭen rigardis  
ie etendiĝas imago 
ĉu venos celo? - mi ĝin hardis 

kaj nun la tiama reflekso 
ankaŭ ne estas vana ago 
en ekologia amplekso 
Zuriko, la 11an de aŭgusto 1996