Soneto pri soleca vaĉo
en Bratislavo Budapesto 
Belgrado kaj aliaj urboj 
institutoj eĉ sen perturboj 
knabojn invitis kun bongesto 

sciencistoj estis servemaj 
por la venontaj hidrologoj 
kaj ankaŭ meteorologoj 
junuloj estis scivolemaj 

ĉiufoje ekologio 
estas temo laŭ nia celo 
por multaj ĝi ŝajnas magio  

mi vaĉas solece ĉe jaktoj 
oni povas agi per velo 
pri tio atestas la faktoj 
Zuriko, la 13an de aŭgusto 1996