Soneto pri noblaj muregoj
ili ĉiam aspektas noble 
ŝtonoj estas tiel metitaj 
por ke ili estu viditaj 
en tempoj kiam estas voble 

sur blank-nigra fotografio 
lumo ludas per ŝtonfakturo 
kaj malnova arkitekturo 
foriras de geografio 

estas strange ke ili staras 
sen cemento en konstruaĵo 
kaj eĉ kun potenco komparas 

tre ofte supren disvastiĝas 
jam defrotita ornamaĵo 
kiu per sekreto prestiĝas 
Zuriko, la 16an de aŭgusto 1996