Soneto amarrememora
kiam mi edukis junulojn 
pri Pollando kaj nuna mondo 
ekestis amikeca rondo 
kiu produktis kuraĝulojn 

mi neniam poste jam trovis 
similan stultulon en moro 
kiel tiama direktoro 
de grupo en kiu mi movis 

navigado estis metodo 
sen iu precizita celo 
forvojaĝi al antipodo 

disciplino ludis libere 
inter akvo aero velo 
kun naturo ĉiam sincere 
Zuriko, la 19an de aŭgusto 1996