Soneto pri forvojaĝantoj
belegaj ĉedanubaj bordoj 
ne por ĉiuj ŝajnas feliĉaj 
ĉar la indiĝenoj malriĉaj 
vivas en sistemaj malordoj 

loĝantoj de tiuj vilaĝoj 
kiuj troviĝas ĉe Danubo 
je ĉio forfuĝas al dubo 
pri paradizaj avantaĝoj 

ili volas mondon akiri 
kaj pri ĝi densa iluzio 
malpermesas por ili miri 

rigardas subirantan sunon 
kaj esperas en fantazio 
ke baldaŭ posedos fortunon 
Zuriko, la 20an de aŭgusto 1996