Soneto kun festa tribuno
mi rigardas danuban ondon 
de sur iam faritaj fotoj 
post diversaj tempaj komplotoj 
montras tute alian mondon 

mienoj ne estas feliĉaj 
ĉar malfacilaĵoj troigas 
kaj por matureco instigas 
provoj fariĝis superstiĉaj 

aparatĉikoj sur tribuno 
ne estas homoj sed nur maskoj 
tumultas sistema aŭtuno 

naturo restas malŝanĝita 
ĝi scias pri neniuj taskoj 
akvo fluas borde tanĝita 
Zuriko, la 23an de aŭgusto 1996