Soneto memedukvalora
plurfoje mi pri tio spertis 
ke memedukantoj saĝiĝas 
sendepende kaj kuraĝiĝas 
mi multe de ili insertis 

memedukanto profesie 
estas en riskoj pli decida 
malkovre kaj ne koincida 
sed vane kompleksa manie 

poste kiam li estas certa 
kaj povas imponi per scio 
fariĝas malferme oferta 

ekzemple en literaturo 
memeduko kun emocio 
inspiras por verka bravuro 
Zuriko, la 28an de aŭgusto 1996