Soneto pri zorgoj de simplaj
ĉiutage ankaŭ dum festo 
konatiĝo kun fremdaj homoj 
je ekologiaj simptomoj 
estas ambaŭflanke molesto 

malfacileco venas poste 
ĉar se estas aparatĉiko 
tiam fariĝas malamiko 
se ruzulo - li agas toste 

homoj estas ĉie similaj 
per siaj zorgoj disigitaj 
ĉiam laŭ kutimoj babilaj 

en Mohács apud karuzelo 
estas per plezuro ligitaj 
aŭ kiam sidas en veselo 
Zuriko, la 3an de aŭgusto 1996