Soneto laŭ nacia plaĉo
mi volas foriri de tempoj 
kiam mi kun familianoj 
parolis pri podolianoj 
kun troegaj en vodko trempoj 

Władysław Popielarczyk iam 
kriegis "Tero Tero nia!" 
Tero okazas ironia 
pro krio reagas neniam 

aliaj homoj ankaŭ provas 
plibonigi situacion 
tamen ili ne multe povas 

kelkaj antaŭvidas fatalon
por protekti ekologion 
oni devas ŝanĝi mentalon 
Zuriko, la 30an de aŭgusto 1996