Soneto naturunueca
ekologio jam eliris 
el kadroj de skolta reklamo 
poste profesia teamo 
de Green Peace movadon inspiris 

fakuloj scipovas esplori 
sed junaj homoj per ardeco 
povas gvidi al aktiveco 
por naturmedion favori 

naturon ni donu respekton 
sed ankaŭ ni devas memori 
ke ĝi nun bezonas protekton 

ekologia unueco 
devas kontraŭulojn ignori 
zorgante pri sociklereco 
Zuriko, la 31an de aŭgusto 1996