Soneto por labordonantoj
herooj malaltigis kapojn 
ankaŭ ilia prezidanto 
eĉ estas granda posedanto 
kondamnis iliajn eskapojn 

li kritikis liberalismon 
sed li estas liberalulo 
venas postulo post postulo 
kiu aŭguras kataklismon 

"rekonsciiĝu!" laŭte vokas 
"baldaŭ kapitalismo falos!" 
al akraj reagoj provokas 

"venos tempo revolucia 
kaj socialeco regalos 
laŭ principo internacia"
Zuriko, la 1an de septembro 1996