Soneto kun hiperfeliĉo
li volas feliĉigi homojn 
kaj ludas sur strato ĉardaŝon 
tamen mi preferas gulaŝon 
mi ne ŝatas muzikfantomojn 

iam sur berlina Kudamo 
ludis violonvirtuozo 
sed tio estis protestpozo 
pro filharmonimalaklamo 

pasantoj aŭdis belan tonon 
sed ne kredis pri la beleco 
kaj ne donis al ĉapo monon 

tio signifas ke ne estis 
bona loko por la majstreco 
ĉar li aŭskultantojn molestis 
Zuriko, la 17an de septembro 1996