Soneto pri l' unuaj versoj
signoj punktoj komoj kaj strekoj 
poemo "Silento" - la frazo 
nek tezo nek demanda brazo 
kaj nek plendo pro sistempekoj 

tamen mi ilin kortuŝigis 
verŝajne tiu sola vorto 
scipovis decidi pri sorto 
eĉ se l' mondon ne plibonigis 

foje estis ripetita "plum" 
kaj poste inter desegnaĵoj 
eksponiĝis rima vorto "bum" 

estis silento antaŭ ŝtormo 
ĉar oktobraj okazintaĵoj 
zorgis pri humaneca normo 
Zuriko, la 20an de septembro 1996