Soneto vane rekomenda
la kvinpersonan familion 
mi renkontis en la lernejo 
sen lingvo kaj sen laborejo 
eniris la svisoj Svision 

li montris iun atestilon 
por ke mi ĝin traduku petis 
mi mem l' aferon ne surtretis 
sed donis mi rekomendilon 

adreson de Weidmann mi donis 
li faros tion profesie 
baldaŭ mizeron mi ekkonis  

al Dietrich mi tuj telefonis 
"faru senpage" emocie 
"je mia kosto" mi proponis 
Zuriko, la 21an de septembro 1996