Soneto pri mia mondeto
mia mondo estas interno 
de mia jaĥto kiun frapas 
ondoj kaj ĉeokaze skrapas 
kilon de l' konka subalterno 

ankaŭ krajono kaj papero 
por ke mi skribu pri velado 
kaj pri senco de navigado 
de frumateno ĝis vespero 

la sama Forto ĉe aliaj 
kaj ĉe mi helpemas pri kredo 
sen eventoj anomaliaj 

pro granda akvo mi ne timas 
mia sorto restas sen predo 
tamen mia penso senlimas 
Zuriko, la 25an de septembro 1996