Soneto amtetralogia
tio ne estas tiel grava 
por skribi pri tio sonetoj 
tamen ekzistas valoretoj 
je kiuj ĉio estas rava 

ĝuste alvenis la ideo 
ŝanĝi titolon - "Liturgio" 
fariĝos nun "Tetralogio" 
amo ekestos panaceo 

por eltranĉi de "Proezio" 
la lastan maldividan parton 
erotikon sen revizio 

scenejo en tiuj kvar aktoj 
montras neatendeblan starton 
al senteme similaj faktoj 
Zuriko, la 5an de septembro 1996