Soneto en purigaj kadroj
malsato inspiras ribelojn 
kaj tre densigita eksplodas 
mizero tute ne klopodas 
kiel atingi prospercelojn 

tro malforta grupa konscio 
ne estas sumo de menuoj 
de ligitaj individuoj 
de tio venas emocio  

post ordono de generalo 
kiu faris militan staton 
amaso subiĝis en ŝalo 

ekestis nur purgatorio 
ne infero kaj apostaton 
laŭdis anoj de averio 
Zuriko, la 7an de septembro 1996