Soneto kun agantportreto
"MI estis grava..." "MI agadis" 
"MIA metodo estis bona"
"MIA rezulto la plej kona" 
"MI tre serioze persvadis" 

kontraŭagado malpermesas 
agadi por homoj normalaj 
rezultoj okazas fatalaj 
ĉar tiuj agantoj agresas 

tiu agado por agado 
sufiĉas por daŭra bonfarto 
estas kontenteco laŭ grado 

"tio estis granda sukceso" 
ĉiufoje kun nova starto 
por de aganto intereso 
Zuriko, la 8an de septembro 1996