Soneto ĉar dronis Titanic
dronantojn neniu konvinkos
ke dronas ne nur la riĉeco
sed ankaŭ maldiligenteco
ŝip' baldaŭ tutan maron trinkos

Titanik' dronis malrapide
memoroj tre multiplikiĝis
pasaĝeroj konscienciĝis
mamono agadis perfide

post jaroj se oni spekulas
pri ŝuldoj - maŝinoj aŭ homoj
dronintaj respekton postulas

kaj kazo malantaŭ efekto
kaŝiĝas - malklaraj simptomoj
nek glacimonto nek difekto
Zuriko, la 15an de aprilo 1997