realeco estas ekzisto separo - eco de naturo valoro - mezur' de kulturo aktiveco - daŭra rezisto bati fortepianan klavon estime beni Sanktan Teron pripensi neeblan aferon tempeste liberigi sklavon ekzist-aspektoj diversspecaj kun honto fiero kaj timo sentoj tute tristaj aŭ ŝercaj esprimo de mempacienco kiuj valoroj en intimo tiuj pekoj en konscienco