Soneto nome Mondo-Servo
legante iun libron dikan
enhavon ni prenas laŭ volo
restaĵo de memor-atolo
konstruos la povon unikan

en aliajn lingvojn traduki
signifas malkovri sekreton
enirante la interreton
oni povas mondon konduki

kvankam l' lingvo ankoraŭ kruda
tamen ecoj dimensiiĝas
per silab-naŭpulsado luda

se iu klarigas fervore
pri tio kio realiĝas
Mondo-Servo agas furore
Zuriko, la 23an de majo 1997