"via loĝloko?" - "Mondanio" "ĉu malproksime?" - "tute male" "Mondanio - sonas banale" "sed milobla ol Hispanio" "la tuta mondo - Mondanio eksterordinare belega kolora kaj ankaŭ grandega longega kiel litanio" "mondano en Romo aŭ Kreto Parizo Zurik' Varsovio ĉiam malnovurba rareto" "kie vi restas patrioto?" "certe hejme en Mondanio" "ĝi bone aspektas sur foto"