Soneto sen gvida lanterno
en sankta Berĥtoldo grumblemo 
nebulo kun frosto miksiĝas
Barbara en lito tediĝas
libraron kovras la problemo

postkuris mi sanktan Franciskon
por nutri birdojn mi foriris
finfine ĝemelojn akiris
helpante mi perdis eĉ riskon

komune ni donis la panon
al birdoj sur vintra rivero
pro frosto kreante malsanon

post kafo en milda taverno
kastelojn konstruis severo
sed mankis ankoraŭ lanterno
Zuriko, la 2an de januaro 1997