Soneto je arkitekturo
sen kapo sen propra arbaro
sen akvo sen iu ajn domo
sed kun nostalgia sindromo
al svis-podolia altaro

mi ludas propran loterion
irante de festo al festo
kaj ĉie lasita atesto
turnigas vivan materion

revuo ne ŝanĝas vizaĝon
redaktoro certe esperas
profite gajni avantaĝon

arkitekt' kun kreaj mikroboj
jam novajn projektojn oferas
atendante por la aproboj
Zuriko, la 22an de januaro 1997