Soneto pri eldoneraroj
zorgante eviti erarojn
demandas mi se mi ne scias
kapablo halucinacias
farante ofte kontraŭstarojn

ekzemple en iu presejo
post la malzorga kompostado
venas fatala kontrolado
kaj kompromito en librejo

eldonisto kiel presisto
mi taksas ilin sed ofendas
vibrante je mia ekzisto

reciproke eĉ trankviligas
unu la alian kaj sendas
leterojn kiuj kolerigas
Zuriko, la 25an de januaro 1997