Soneto voĉdone de svisoj
l' unua virin' en Svisio
fariĝis iu pornistino
afero preskaŭ de rutino
sed fie volupta misio

tre multaj burĝanoj voĉdonis
kaj certe voluptaĉaj viroj
aŭ eble pajlaj kavaliroj
ne unu per korno trombonis

ĉar vero kiel gras-oleo
neniam ĝi povas droniĝi
ne frostas ankaŭ ĉe video

ĉu svisoj tre ŝatas impresojn
ŝi povis de ili kroniĝi
redone por ili karesojn
Zuriko, la 8an de januaro 1997