Soneto alidimensie
oni aŭdas violon-ploron
sur "Titaniko" "Estonio"
vibras kiel en agonio
spiritoj - vokante hororon

aliloke en pun-vestaĵoj
antaŭmorte staras skeletoj
ordigitaj en vic-kvartetoj
kiel sur "Auschwitz"-memoraĵoj

krom tempo forviŝas la spurojn
"Fluganta Holandano" fluas
en Bayreuth montrante terurojn

kreantoj iras al ĉielo
publiko la arton tre ĝuas
realo fariĝas fabelo
Zuriko, la 1an de oktobro 1997