Soneto fakte pri NENIO
mi aĉetis libreton de Fo
"Patrin' havas l' plej bonan drogon"
kial vi... li perdis apogon
ne por legi - da envioj tro

l' aŭtoro povus esti polo
kaj unu revuon redakti
sed li devus kun  "NE" barakti
ja vodko ne estas "barolo"

ĝuante legadon mentoran
maljunan ŝercon oportunan
puentadon polen-odoran

en ambaŭ kazoj la premio
perfidas vivon griz-teruran
por multaj signifas NENIOn
Zuriko, la 10an de oktobro 1997