Soneto nome Joseph Conrad
iama polo - verko angla
li estis verkisto bonega
sed lingve por angloj hontega
krom velnavigisto kapabla

la opinioj disvastiĝas
en multaj priskriboj doktoraj
restas laboroj amatoraj
mortulo jam ne defendiĝas

ne volis li esti sklavulo
pro tio kaptis aventuron
fariĝis viva volontulo

solecon flegis kuraĝeco
trovante dumvoje teruron
akiris Kabon de Grandeco
Zuriko, la 21an de oktobro 1997