Soneto inter diferencoj
inter l' unua kaj l' dua ŝelk'
inter dekstra kaj lefta ulo
inter virtanto kaj pekulo
diferencon nuligas eĉ velk'

inter ŝercado kaj petolo
klivas nur la interpretado
simile de la motivado
devenas aŭ pigro aŭ volo

sendube tre diferenciĝas
silento kaj bruo terura
ĉe l' dua humilo laciĝas

patologia estas streso
je svelto aŭ diko obskura
ĉar venas malsana progreso
Zuriko, la 24an de oktobro 1997