Soneto naskotage preta
por patrin' mi igu kandelojn
hodiaŭ ŝi havus nask-tagon
geamikoj perdos imagon
Olav Münzberg faros ribelon

ekestos novaj sejm-marŝaloj
prezidentoj tenos postenojn
disdonos amase ordenojn
kontentojn rangigos kabaloj

"meriton havi - ĉu por vivo"
demandis unu Hamiltono
"drinkado - vera subjektivo"

"l' demando ne por mi - bravulo"
ekkriis iu per alt-tono
pri tio pripensas konsulo
Zuriko, la 25an de oktobro 1997