Soneto je miksaj eventoj
stultul' ne scias pri stulteco
dronanto ne kredas je drono
kredanton instigas ambono
li kredas pri dia boneco

"mi scias" "... ne scias" plektiĝas
kaj inter scio kaj nescio
ekestas malgranda nocio
malbono kun bono miksiĝas

demando ĉu mond' estas bona
provokas diversajn eventojn
respondo fariĝas miskona

leono mortigas bonege
li devas pruvi siajn dentojn
tutan zebron manĝi belege
Zuriko, la 29an de oktobro 1997