Soneto profunde suspira
"ni ne rajtas bati infanojn"
sed sorto min zorge ne traktis
ĉar mi tro pigre kataraktis
kaj ĉiam venkis nur trianojn

rigardas mi fotografion
rideto eĉ koron trairas
memoro profunde suspiras
vidas kurban biografion

tia mi estis estas estos
jako bindita per agrafo
sed penso ridante honestos

ne ĉiam protektis min Dio
(ne gravas malplena karafo)
sed benis en plenmalebrio
Zuriko, la 12an de novembro 1997