Soneto komenckrone IO
mi skribos pri IOj poemon
petole pri IO salona
frivole pri IO melona
rareco disbatos la skemon

se diras mi IOn samteme
uzante diversajn du lingvojn
ne vidas mi kunajn enigmojn
ĉar lingvoj disiras dileme

paroli pri IO tre stranga
al mondo kaj al samlandanoj
pri IO komprena kaj ranga

al riĉaj IO jam alia
ol rido - al mizer-tristanoj
tre gaja IO familia
Zuriko, la 16an de novembro 1997